Preĝejo Mario Magdaleno (Pásztó)
La preĝejo Mario Magdaleno estas katolika monumento historia en Hungario, en urbo Pásztó, iam en apuda vilaĝo Hasznos [hasnoŝ].
Preĝejo Mario Magdaleno | |
---|---|
Preĝejo Mario Magdaleno en Pásztó-Hasznos
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pásztó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Pásztó-Ecseg |
paroĥo | ĉe Preĝejo Sankta Laŭrenco (Pásztó) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Gotika sanktejo estis konstruita en la 15-a jarcento en tiu ĉi loko. Ĝi estis trakonstruita en 1740 laŭ baroko. Supozeble en 1848 oni konstruis la flankonavon kaj la sakristion. Trakonstruo okazis en 1967.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas en centro de la iama vilaĝo. la kirko estas ĉirkaŭita per muro. La fasado estas simetria, kiun la flankonavo iom rompas. Meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas sonoriloforma. La ĉefnavo maldekstre havas flankonavon. La absido estas oklatera, malpli larĝa, ol la navo kaj estas apogitaj per pilieroj. Interne la altaro kaj la predikejo estas klasikismaĵoj. La altara bildo estis pentrita en 1853.