Preĝejo Marteno de Tours (Hévízgyörk)

Preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Hévízgyörk.

Preĝejo Marteno de Tours
Preĝejo Marteno de Tours en Hévízgyörk
Preĝejo Marteno de Tours en Hévízgyörk
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hévízgyörk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Hatvan
paroĥo Bag
Dato de konsekro 1988
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Longo 17 m
Larĝo 7,5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko estis menciita en 1472, sed arkeologoj opinias pri la konstruado el la 12-a aŭ 13-a jarcentoj. Ĝi estis tre malgranda preĝejo kun duonronda absido, sed en fino de la romaniko ĝi estis trakonstruita al rektangula (kvarangula) absido. La turo estis konstruita en la 14-a jarcento. En la 1530-aj jaroj pro atako de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, samtempe la preĝejo estis parte detruita. La baldaŭaj revenintoj estis kalvinanoj, kiuj profitis la konstruaĵon. La katolikoj reakiris ĝin en la 1660-aj jaroj kaj la necesaj renovigaj laboroj okazis en 1733. tial rekonstruo okazis. En 1771 fulmo trafis la turon, poste oni denove faris la necesajn laborojn. En 1924 granda ŝtormo faris detruojn, poste oni konstruis pli novan en alia loko, ĉi tiu konstruaĵo plene estis forlasita. En 1944 multe da kuglegoj trafis la kirkon. En 1985 komenciĝis la plena restaŭrado, post 3 jaroj la konstruaĵo plene renoviĝis, tamen nur malofte estas uzata.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto. En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas. Estas 2 enirejoj, la unua en la turo, la alia en flanko de la navo. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo. La sakristio aliĝas al flanko de la absido. Interne en la sanktejo estas videblaj kelkaj restaĵoj de freskoj.

Kermeso jam neniam okazas.

Fontoj redakti