Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Albertirsa)

La preĝejo Metamorfozo de Kristo estas romkatolika Monumento historia en urbo Albertirsa (Hungario).

Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo
Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo en Albertirsa
Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo en Albertirsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Albertirsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Cegléd
paroĥo loke
Dato de konsekro 1746
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1744–1746
Specifo
Alto 20 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la historio plejparte ekzistis 2 apartaj vilaĝoj Alberti kaj Irsa. Ili unuiĝis en 1950.

Irsa redakti

En Irsa la katolika kirko Margareta de Antioĥio estis konstruita en la 15-a jarcento (laŭ necerta informo en 1447). La turkoj okupis ĝin en 1562. Post dominado de turkoj la loĝantoj jam estis luteranoj (1711). La jam ruina kirko estis plene rekonstruita inter 1744 kaj 1746 kun titolo Metamorfozo de Kristo. La turo estis konstruita en 1820, la navo pligrandiĝis en 1856. La orgeno estis farita en 1929. En 2008 la preĝejo estis renovigita.

Alberti redakti

Supozeble en Alberti ekzistis paroĥa kirko Sankta Maria en 1345, kiu estis detruita en milito en 1563. Depost fiasko de la liberecbatalo en 1711 luteranaj slovakoj alvenis. La katolikoj konstruis kapelon, kiu estis detruita en milito en 1945, poste la katolikoj havas diservojn en Irsa.

 
Kirko ekstere

Preĝejo de Irsa redakti

La kirko situas en korto, tamen la simetria fasado renkontiĝas rekte kun la trotuaro. En la korto estas videbla baroka statuo pri Johano Nepomuko el la 18-a jarcento. Antaŭ la fasado estas krucifikso, apud la preĝejo tombomonumento de 1858. La enirejo troviĝas meze, pli supre estas malplena blinda fenestro, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La turo nur iomete reliefas. Interne la instalaĵoj estas barokaj. La ĉefaltaro prezentas Metamorfozon de Kristo, same la fresko. En la navo estas videblaj 6 skulptaĵoj kaj flankaj altaroj.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Kirko interne