Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Füle)

La preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto estas katolika historia monumento en vilaĝo Füle (Hungario).

Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Füle
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Meza Székesfehérvár
paroĥo loke, sed la zorganto en Polgárdi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La vilaĝa kirko Marteno de Tours de Füle estas legebla en eklezia listo el 1332-1335. Dum dominado de turkoj la kirko apartenis al la protestantoj, la katolikoj reakiris ĝin en 1749. Samtempe ĝi estis plene rekonstruita jam laŭ baroko. En la 19-a jarcento kelkfoje la preĝejo estis renovigita, en la sekvanta jarcento en 1939 kaj 1953. La orgeno estis farita en 1853 en Polgárdi kaj estis tienmetita en 1943.

Preĝejo redakti

La kirko situas sola en mezo de la vilaĝo ĉe la ĉefstrato en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas kaj du pilieroj apogas la turon. En la fasado estas nek enirejo, nek fenestroj escepte la plej supran fenestron ĉe la turo. La turopinto estas piramida. La enirejo estas ĉe flanko de la turo, estas ankaŭ alia enirejo en flanko de la navo. La absido estas plurlatera kaj tiel alta kaj larĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al la navofino. Interne la ĉefaltaro estas pentrita.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj redakti