Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Füzesabony)
La preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto estas eklezia historia monumento en urbo Füzesabony (Hungario).
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto en Füzesabony
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Füzesabony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
dekanujo | Füzesabony |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1731–1735 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri tiu kirko okazis en 1332. En la 17-a jarcento la turkoj okupis ĝin. La paroĥo estis refondita en 1711. Giovanni Battista Carlone konstruis pli novan kirkon inter 1731-1735, sed la restintaj mezepokaj partoj restis. 2 flankonavoj estis alkonstruitaj en 1816. La orgeno estis farita en 1897. Dum la 2-a mondmilito la turo detruiĝis, sed poste ĝi estis rekonstruita.
Preĝejo redakti
La kirko situas sola en korto, kiu etendiĝas laŭ 3 stratoj. En la korto troviĝas ankaŭ statuo pri Johano Nepomuko estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas bulboforma. En la fasado estas ankoraŭ niĉoj, en la meza niĉo estis metita statuo pri Johano Baptisto. La absido estas plurlatera, al kiu preskaŭ kuboforma sakristio aliĝas.
Aŭdu, vidu ankaŭ redakti
- tagmeza sonorado kaj prezento de la kirko Arkivigite je 2021-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- [1]