Preĝejo Naskiĝo de Maria (Akasztó)

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika, la sola historia monumento en vilaĝo Akasztó (Hungario).

Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Akasztó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa
dekanujo Kecel
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (parte la turo), baroko, novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

El la mezepoko restis la gotika turo en la vilaĝo, al kiu estis konstruita nova baroka kirko en 1744, sed ankaŭ la turo ricevis barokan aspekton. En 1829 malgranda trakonstruo okazis, en 1897 du flankonavoj estis alkonstruitaj. En la jaroj 1938 kaj 1939 ortangule oni konstruis pli novan navon kun nova sanktejo laŭ novgotiko. La portiko estis konstruita en 1959. La orgeno alvenis en 1883.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola laŭ la ĉefstrato. En mezo de la fasado la portiko plene reliefas. La portiko havas 2 grandajn aperturojn laŭ la fasado, sed estas aperturo ankaŭ flanke de la portiko. Sistemo de la navoj estas malsimplaj, al kiuj ankaŭ plurlatera kapelo kaj sakristio aliĝas. La absido estas okangula. La navo havas apogpilierojn. La ĉefaltaro restis el la baroka erao kaj havas 2 bildojn pri Naskiĝo de Maria, respektive Koro de Jesuo (pentritaj de de:Josef Kessler (Maler) (1873). La vitraloj estis faritaj en 1977.

Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al la 8-a de septembro.

Fontoj redakti