Preĝejo Naskiĝo de Maria (Szegvár)
La paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Szegvár (Hungario).
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
![]() | |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szegvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád-Csanád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Szentes |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 31 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szegvár, Erdei Ferenc u. |

Historio
redaktiEn tiu aero dum la mezepoko estis pluraj vilaĝoj kun kirkoj. Post dominado de turkoj restis sola ruina gotika didomo kun apogpilieroj. Ĝi konstruiĝis ĉirkaŭ 1500. En 1737 oni konstruis kapelon el la restintaj ruinoj. Post 2 jaroj la paroĥo estis establita. La navo estis konstruita en 1753, pligrandigita ĉirkaŭ 1810. Post jardeko la turo kun la galerio konstruiĝis. En 1928 la tegmento forbruliĝis, poste tuj rekonstruiĝis, eĉ firstotureto estis konstruita. La orgeno estis kreita en 1951. La preĝejo estis renovigita en 2011.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola en korto inter arboj. La fasado estas preskaŭ tute simetria. Meze malsupre estas la enirejo, apude po unuj enirejoj (tamen la la meldekstra enirejo estas nur blinda). Pli supre videblas 3 grandaj fenestroj, la plej supre la kvadrata turo altiĝas kun bulboforma pinto. En la turo 4 sonoriloj loĝas. Malantaŭ la turo situas la menciita firstotureto. La absido estas okangula, flanke sakristio aliĝis. La absido estas malpli larĝa, ol la navo. Károly Jakobey pentris la ĉefaltaran bildon pri Naskiĝo de Maria. Interne estas ankaŭ 2 flankaj altaroj, ties bildoj prezentas Sanktan Jozefon kaj Sanktan Anna-n. La benkoj estis faritaj en 1790.
Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al la 8-a de septembro.