Preĝejo Patrono de Hungaroj (Zabar)

La preĝejo Patrono de Hungaroj estas katolika historia monumento en vilaĝo Zabar.

Preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Zabar
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Zabar
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zabar
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Salgótarján
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo en Cered
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Supozeble tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la malfrua 13-a jarcento. Post 2 jarcentoj la navo estis pligrandigita jam laŭ gotiko. En 1725, 1835 kaj 1923 renovigaj laboroj okazis. En 1932 oni konstruis la turon, vestiblon kaj parton de la navo. La orgeno estis farita ĉirkaŭ 1800.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur flanko de monteto. Apud la preĝejo troviĝas ŝtona kruco kaj malnovaj gisitaj feraj krucoj. La fasado estas malsimetria, ĉe la dekstra angulo la turo altiĝas kun piramida svelta turopinto. La turo mem imitas la kutimajn preĝejturojn en Transilvanio. La enirejo funkcias tra la vestiblo. Ĉe flanko de la navo estas videbla enmurita pordo, kiu prezentas la mezepokon kun kelkaj fenestroj. La absido estas rektangula kaj sakristio aliĝas al la absido. La instalaĵoj estis faritaj en la 20-a jarcento.

Kermeso okazas la 8-an de oktobro.

Fontoj redakti