Preĝejo Sankta Adalberto (Bajna)

La preĝejo Sankta Adalberto estas romkatolika historia monumento en Bajna (Hungario).

Preĝejo Sankta Adalberto
Preĝejo Sankta Adalberto en Bajna
Preĝejo Sankta Adalberto en Bajna
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bajna
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Bajót
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu gotika kirko estis konstruita en 1481. Dum dominado de turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis, la kirko estis uzata. La loka bienulo trakonstruigis ĝin en la jaroj 1698, 1751 kaj 1851. Intertempe en 1706 aŭstra-serba taĉmento prirabis la vilaĝon, same la preĝejon. Inter 1885–1891 oni konstruis pliajn navojn. Dum la 2-a mondmilito la kirko difektiĝis, poste ĝi renoviĝis. La orgeno estis farita en 1970, trakonstruita en 1987.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto en mezo de la vilaĝo. En la korto estas videbla ankaŭ baroka ŝtona kruco - same historia monomento el 1778. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La turopinto estas piramida. La enirejo funkcias tra la turo. La navo havas krucnavon. La ĉefnavo finiĝas en plurlatera absido, kiun pilieroj apogas. Unuflanke kapelo, aliflanke sakristio aliĝas al la absido. Ĉe la navo estas videbla enmurita gotika pordo. Interne 4 altaroj troviĝas. Krom la ĉefaltaro estas altaro pri sankta koro de Jesuo (1918), pri Dipatrino (1921), pri helpema Sankta Maria ĉe la turo. Sub tiu lasta altaro estas kripto.

Kermeso okazas en la 23-an de aprilo.

Fontoj redakti

Aŭdu ankaŭ redakti

 
Preĝejo de Bajna