Preĝejo Sankta Andreo (Ásványráró)

La preĝejo Apostolo Sankta Andreo estas romkatolika preĝejo en vilaĝo Ásványráró (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Andreo
Preĝejo Sankta Andreo en Ásványráró
Preĝejo Sankta Andreo en Ásványráró
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ásványráró
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Szigetköz
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la iama vilaĝo Ásvány kirko estis konstruita en la frua 14-a jarcento. La unua mencio okazis en 1342. La loĝantoj prenis la luteranismon en 1532 pro ordono de la loka bienulo. Ankaŭ la kirko iĝis luterana. En 1628 la katolika grupo refondiĝis. En 1658 jam la katolikoj rekonstruis la kirkon, sed la fundamento restis la malnova. En 1679, 1680 kaj 1703 la inundoj, en 1719 incendio kaŭzis damaĝojn. Laŭ priskribo en 1754 preĝejo estis ruina, en 1820 ĝi estis renovigita, la sanktejo estis pligrandigita kaj nova sakristio konstruiĝis laŭ baroko. En 1830 denove inundo okazis, en 1865 la kirko denove pligrandiĝis. En 1904 flankonavo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1934, rekonstruita en 1993. En 1977 la preĝejo ekstere renoviĝis, en 2015 du fenestroj ricevis vitropentraĵojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ vojo. La fasado estas preskaŭ simetria, nur dekstre la kovrita ŝtuparejo por la turo faras la diferencon en la fasado. La kvadrata turo plene reliefas en la fasado. La enirejo estas tra la turo. Interne la marmora baptujo estis farita en 1430.

Fontoj redakti