Preĝejo Sankta Egidio (Erfurto)
La Preĝejoj Sankta Egidio (germane: Ägidienkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.
Preĝejo Sankta Egidio | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Erfurto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)50.978711.0317Koordinatoj: 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiUnue menciite en 1110 la preĝejo estas hodiaŭ en la posedo de la metodistoj. Kiam oni konstruis la ejon el ŝtono oni ŝanĝis ĝin en t.n. "pontokapan" preĝejon kun budoj kaj vendejoj teretaĝe. Diservoj fariĝis unuaetaĝe.
Post la reformacio kaj la enkorpigo de la komunumo al la paroĥejo de Sankta Gregoro, la preĝejo kadukiĝis kaj preskaŭ ruiniĝis. La tegmento kiel ankaŭ la okcidenta gablo disfalis. Post provizora restaŭrado ĝi servis kiel provizejo kaj tranoktejo por migrantaj fraŭloj kaj estus preskaŭ detruita. En 1827 aĉetis ĝin komercisto kiu ne nur pligrandigis la butikojn sed ankaŭ utiligis la navon preĝejan kiel loĝejojn post ties divido en du etaĝojn. La kampanilo restis nedifektita. Ekde 1960 oni uzas la domon denove kiel preĝejon.
Ekonomia elirpunkto
redaktiLa patroneco de la bohema sanktulo estas en kunteksto kun la funkcio kiel "pontokapa" preĝejo: de la ĉirkaŭanta Wenigemarkt-bazaro kondukis malnova komerca vojego (Via regia; ene de Erfurt i.a. la hodiaŭaj Futterstraße kaj Markstraße) orienten.
Ĉirkaŭas la placon burĝaj domoj el la 19-a jarcento, kiu pli frue estis la plej orienta merkata placo de la Franka Regno. Tie ĉi renkontiĝis frankaj kun slavaj komercistoj.
Belvedero
redaktiSupreniru la vizitanto la 128 ŝtupojn al la belvedero por ĝui belegan panoramon super la Ponton de la brokantistoj kaj la urbocentron.