Preĝejo Sankta Floriano (Budapeŝto)
La preĝejo Sankta Floriano estas grek-katolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en urboparto Buda.
Preĝejo Sankta Floriano | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Floriano en Budapeŝto
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto | |
Geografia situo | 47° 30′ 41″ N, 19° 2′ 18″ O (mapo)47.51127619.038214Koordinatoj: 47° 30′ 41″ N, 19° 2′ 18″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
provinco | Pest | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiBavara enmigranto konstruis simplan hospitalan katolikan kapelon omaĝe al Sankta Floriano inter 1750-1753. En la sekvaj jaroj la vizitantoj pliiĝis, tial li trakonstruigis pli granda ekde 1759. Intertempe la bavaro mortis, li estis entombigita en la kapelo. La pli granda kapelo pretiĝis en la sekva jaro. En 1785 la reĝo deklaris la apudan civilan hospitalon milita hospitalo, eĉ baldaŭ ĝi estis kazerno. En 1856 oni konstruis novan turpinton, tamen pro la kazerno la katolikoj ne vizitis la kapelon. En 1920 la eklezio transdonis ĝin al la grekokatolikoj kaj ili restaŭris ĝin en 1924 kaj la originaj barokaj mebloj estis forigitaj. Pro la kontraŭinundaj laboroj la ternivelo estis pli alta sur la strato, tial en 1936 la konstruaĵo estis suprenlevita 140 centimetrojn fare de Lajos Fridrich (arkitekto). Poste oni faris la necesajn renovigajn laborojn. En 1945 malgranda, inter 1989 - 2003 plenaj restaŭradaj laboroj okazis. Intertempe en 1987 la sakristio estis pligrandigita.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola laŭ trotuaro ĉe malgranda parko. Kruco 3 metrojn alta estas videbla en la parko. La fasado estas simetria, la turo altiĝas kaj reliefas meze. En la fasado en niĉoj estas videblaj statuoj ekzemple pri Sankta Floriano. Malantaŭ la turo situas la navo, poste la duonronda absido, fine la rektangula sakristio.
Kermeso okazas en la 4-an de majo, sed plej ofte en la dua dimanĉo de majo.
Fontoj
redakti- [1]
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto