Preĝejo Sankta Johano (Caen)
La Preĝejo Sankta Johano (france Église Saint-Jean) estas la paroĥa preĝejo de kvartalo Saint-Jean en Caen. La preĝejo estis klasita de la Historiaj monumentoj en 1840[1].
Preĝejo Sankta Johano Église Saint-Jean | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados | ||
Municipo | Caen | ||
49° 10′ 50″ N, 0° 21′ 28″ U (mapo)49.18059-0.357721Koordinatoj: 49° 10′ 50″ N, 0° 21′ 28″ U (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | Katolika | ||
Statuso | Paroĥo | ||
Arkitektura priskribo | |||
Konstrustilo | gotika - Renesanca | ||
Konstruado | 15-a - 16-a jc | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
La unua loko de diservo, dediĉita al la Sankta Johano la Evangeliisto, estis fondita en la 7-a jarcento sur romia vojo transiranta la marĉojn de la pli malalta valo de rivero Orne; ĉi tiu akso liganta Augustodurum (Bayeux) al Noviomagus Lexoviorum (Lisieux) poste fariĝis Strato Exmoisine, nun Strato Saint-Jean. En 1954-1956, monolitaj sarkofagoj faritaj el ŝtono de Caen estis malkovritaj dum konstru-laboro en la preĝejo. Ili atestas pri la probabla ekzisto de malgranda nekropolo laŭ la romia vojo kaj oratorio fondita apude. El ĉi tiu antaŭ-romanika sanktejo, restas nenio.
Bildgalerio redakti
-
Interno
-
Interno
-
Interno
-
Ĥorejo
Referencoj redakti
- ↑ Slipo n°PA00111134. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- The lady in the glass of l’eglise Saint-Jean, Caen (angle, pri vitraloj de Danièle Perré)
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Church of Saint-Jean de Caen en la angla Vikipedio.