Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto (Szécsényfelfalu)

La preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto estas la sola monumento historia en vilaĝo Szécsényfelfalu (Hungario).

Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szécsényfelfalu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Szécsény
paroĥo en Endrefalva
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Szécsényfelfalu kirko estis konstruita dum epoko de frua gotiko. Oni supozas, ke la sidniĉo kaj pordo sub la galerio estis farita ĉirkaŭ 1500. Jam dum la pacaj tempoj en 1745 oni plene rekonstruis la kirkon (supozeble ĝi jam estis ruina), apenaŭ restis partoj el la mezepoko. La turo estis alkonstruita en 1818. En la 1930-aj jaroj anstataŭ la pentrita ligna plafono oni faris alian plafonon. Plena renovigo okazis en 1957.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto en mezo de iama tombejo. En la preĝeja korto estas videblaj ankaŭ ŝtona kruco (1894) kaj kavo Lourdes (1964). La fasado estas preskaŭ simetria (nur eta enireja vestiblo al la galerio rompas la simetrion). En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en kvinlatera absido, al kiu sakristio aliĝas. Apud la ĉefaltaro lignaj skulptaĵoj pri Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano staras. Ankaŭ la ornamriĉa predikejo havas skulptaĵojn.

Kermeso okazas en la 27-an de decembro.

Fontoj redakti