Preĝejo Sankta Jozefo (Gyula)

katolika kirko en Gyula

La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en urbo Gyula (Hungario).

Preĝejo Sankta Jozefo
Preĝejo Sankta Jozefo en Gyula
Preĝejo Sankta Jozefo en Gyula
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyula
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Gyula
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, klasikismo
Konstruado 18631866
Specifo
Longo 42 m
Larĝo 16 m
Alto 13 m (navo interne); 37.5 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la jaroj 1723 kaj 1724 germanoj alvenis, kiuj fondis apud Gyula apartan kvartalon. Ili konstruis kapelon en 1736, poste la nun videblan kirkon inter 1863-1866. Baldaŭ malgravaj trakonstruoj aŭ renovigaj laboroj okazis, ekzemple en 1905. La orgeno estis kreita en 1870.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas laŭ sola ĉe placo. La fasado estas simetria, antaŭe marmora kruco estas videbla. Meze du ĝemelkolonoj reliefas, kiuj finiĝas supre ĉe timpano. Inter la kolonoj estas la enirejo. La plej supre la kvadrata turo altiĝas. La fasado havas ankaŭ 3 fenestrojn. Apud la absido ambaŭflanke sakristioj etendiĝas. Interne sur la galerio trovis lokon la orgeno. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Jozefon. La flankaj altaroj havas la titolojn Sankta Vendelino, Sankta Floriano, Sankta Anna kaj Sankta Maria. Estas valoraj la barokaj lignaj skulptaĵoj pri Johano Nepomuko kaj Sankta Maria.

Apud la preĝejo sakrala muzeeto estas vizitebla.

Kermeso okazas en la plej proksima dimanĉo al la 19-an de marto.

Fontoj redakti

 
La kirko interne