Preĝejo Sankta Jozefo (Pákozd)

La preĝejo Sankta Jozefo estas katolika historia monumento en grandvilaĝo Pákozd (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pákozd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Velence
paroĥo loke, sed la zorganto en Gárdony
Dato de konsekro denove en 1913
Konsekrinto Ottokár Prohászka
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Pákozd kirko ekzistis jam en 1348 laŭ eklezia fonto. Dum dominado de turkoj la vilaĝanoj estis kalvinanoj, ili uzis la jam ruinan kirkon. La katolikoj reakiris ĝin 1713 kaj estis konstruita baroka preĝejo en la sama loko, sed la sanktejo parte restis mezepoka. En 1769 la konstruaĵo estis renovigita. Komence ĝi estis filio, memstara paroĥo ekde 1818. La turo konstruiĝis en 1769 kaj la kirko ricevis krucnavon kun nova ĉefenirejo en 1912. La orgeno estis farita en 1912. En 1945 sovetaj soldatoj loĝis en la preĝejo. En 1962 restaŭrado okazis, tiam oni trovis la mezepokajn partojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo sur iomete pli alta loko. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo. La fasado estas simetria, meze la larĝa enirejo funkcias, apude po unu fenestroj situas. Pli supre meze tre malgranda ronda fenestro estas videbla. Tiu estas la krucnavo, kiu finiĝas ĉe la mezepoka duonronda absido kun la origina navo kaj iom poste konstruita turo. Ankaŭ la turo havas enirejon. La turopinto estas piramida. Ĉe la turo estas ŝtona kruco kun ŝtona Kristo farita en 1794 kaj renovigita en 1869. Ĉe la sanktejo estas skulptaĵo pri Johano Nepomuka farita en 1834. En 2010 estis farita sonorilostablo memore al Trianon.

Kermeso okazas en la 19-an de marto.

Fontoj redakti