Preĝejo Sankta Kruco (Kőröshegy)

La preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kőröshegy.

Paroĥa preĝejo Sankta Kruco
Fasado de preĝejo Sankta Kruco en Kőröshegy
Fasado de preĝejo Sankta Kruco en Kőröshegy
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kőröshegy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Longo 33,7 m (konstruaĵo ekstere); 16,1 m (navo); 14,5 m (sanktejo)
Larĝo 8,9 m (navo); 7,7 m (sanktejo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Kőröshegy Stefano Báthori (militestro) konstruigis kirkon en la malfrua 15-a jarcento. La kirkoservistoj estis franciskanoj, kiuj glutis al la preĝejo ankaŭ imponan monaĥejon. Dum dominado de la turkoj la monaĥejo plene ruiniĝis, poste malaperis. La kirko nur iomete ruiniĝis, eĉ oni uzis ĝin ne nur la katolikoj, sed ankaŭ la kalvinanoj. Tiutempe franciskanoj el Andocs faris la necesajn sakralajn laborojn. En 1757 la tegmento, en 1786 la turo estis renovigitaj, ankaŭ la navo estis pli malalta pro la trakonstruo. Intertempe en 1759 la paroĥo estis reorganizita. Restaŭraj laboroj okazis inter 1904 kaj 1907. Dum la 2-a mondmilito oni pentris interne freskojn, sed ili estis kovritaj per farbo en 1970, samtempe laŭeble oni malkonstruis la algluitajn, nehistoriajn partojn. La orgeno estis farita en la malfrua 19-a jarcento kaj renovigita en 1969. Ekde tiam oni aranĝas ankaŭ somerajn koncertojn. La konstruaĵo lastfoje renoviĝis en 2002.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, sed antaŭ la preĝejo krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la ĉefenirejo funkcias. Super la pordo estas fenestrorozo. Estas alia enirejo en flanko de la navo. La absido estas plurlatera. La absido estas iomete pli mallarĝa, ol la navo, sed longas preskaŭ tiom, ol la navo. La turo altiĝas apud la absido, tio estas franciskana kutimo. Kaj la navo kaj la absido estas apogitaj per ŝtupaj pilieroj. La altara bildo prezentas Kriston sur la kruco.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti