Preĝejo Sankta Kruco (Vác)

La preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Vác. Ĝi estas la plej malnova kirko en la urbo, iam ĝi apartenis al la franciskanoj, la alternativaj nomoj estas fortikaĵa aŭ monaĥa preĝejo.

Preĝejo Sankta Kruco
Preĝejo Sankta Kruco en Vác
Preĝejo Sankta Kruco en Vác
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
paroĥo en Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác)
Dato de konsekro 1766
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 50 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Vác Stefano la 1-a (Hungario) fondis diocezon, sed nur postmorte en 1074 oni konstruis romanikan katedralon. La tataroj detruis ĝin en 1241. Post la tatara invado Béla la 4-a (Hungario) konstruis gotikan kirkon en la sama loko, sed ĉirkaŭe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Dum regado de Matiaso la 1-a (Hungario) la aspekto iĝis renesanco. La turkoj detruis ĝin en 1620. En 1719 franciskanoj alvenis, ili konstruis barokan preĝejon kun apuda monaĥejo inter 1721-1761.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en la fortikaĵa monteto, kiu estas la plej alta punkto de Vác. La fasado estas simetria, en la fasado estas ankaŭ 3 niĉoj kun statuoj pri Sankta Francisko el Asizo, Sankta Antonio el Padovo kaj Sankta Maria. Ĉe la enirejo estas videbla ŝtona kruco farita supozeble en 1800. Maldekstre la kirko kontaktiĝas kun la monaĥejo. La turo altiĝas ĉe la sankteja parto. Interne estas 3 navoj. La ĉefaltaro estis skulptita el ligno inter 1726-1729. La mecenato estis István Koháry (reĝa juĝisto).

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

 
La ĉefaltaro

Fontoj redakti