Preĝejo Sankta Kruco (Vértesacsa)

Katolika preĝejo Sankta Kruco en Vértesacsa

La Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco (hungare Szent Kereszt feltalálása) estas katolika monumento historia en vilaĝo Vértesacsa (Hungario).

Paroĥa preĝejo de
Trovo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco en Vértesacsa en 1950 (fone)
Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco en Vértesacsa en 1950 (fone)
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vértesacsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Székesfehérvár
paroĥo loke, sed zorganto en Lovasberény
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko, klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko paroĥa kirko Sankta Maria estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum dominado de turkoj la loĝaantoj estis kalvinanoj, tial ili uzis la kirkon. En fino de la turka periodo en 1688 la turkoj detruis ĝin. En 1741 oni konstruis kapelon kun sonorilostablo. En 1765 la katolikoj reakiris la kirkon. La plena preĝeja rekonstruo okazis nur inter 1768 - 1780 laŭ baroko, sed la sanktejo restis mezepoka. Oni konstruis ankaŭ sakristion. La fasado klasikismiĝis en 1845. En 1982 la turo kaj la fasado estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en parko. Sur la fasado meze la turo altiĝas kun piramida turopinto. Krom la enirejo estas niĉoj, ene statuoj pri Sankta Sebastiano kaj Johano Nepomuko, fine granda ligna kruco. La absido estas oklatera kaj ekstere pilieroj apogas ĝin. interne estas baroka murpentraĵo pri Apoteozo de Sankta Kruco. La preĝejo havas Biblion el la 16-a jarcento.

Fontoj redakti