Preĝejo Sankta Laŭrenco (Pilismarót)

La preĝejo Sankta Laŭrenco estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Pilismarót.

Paroĥa preĝejo Sankta Laŭrenco
Paroĥa reĝejo Sankta Laŭrenco en Pilismarót
Paroĥa reĝejo Sankta Laŭrenco en Pilismarót
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pilismarót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Esztergom
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj, 100 starlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ eklezia fonto en tiu loko estis kirko en 1332. Ekde 1493 la paŭlanoj servis en la kirko. Dum domimado de turkoj la protestantoj uzis la preĝejon, sed post la turka erao la paŭlanoj revenis. En la sekva periodo estas kontraŭaj priskriboj. Supozeble en 1810 la kirko estis plene trakonstruita, ŝajnas - kelkaj mezepokaj elementoj estis reuzitaj. La orgeno estis farita en 1876, post 2 jardekoj ĝi estis trakonstruita. La preĝejo renoviĝis en 1970 kaj 2010.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo, sed apud la kirko estas ŝtona kruco el la 19-a jarcento. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La turopinto estas malalta piramido. La navo finiĝas en rektangula absido, apude la etaĝa sakristio troviĝas.

Kermeso okazas en dimanĉo proksime al la 10-an de aŭgusto.

Fontoj redakti