Preĝejo Sankta Mario (Sallmannshausen)

Preĝejo Sankta Mario (germane: Marienkirche) troviĝas en Sallmannshausen, urbokvartalo de Gerstungen en Germanujo. La komunumo eklezijure apartenas al la Eisenaĉ-Gerstungen ene de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1]

Mario-kirko en Sallmannshausen

Arkitekturo redakti

La malsupra parto de la altareja turo datumas je la komenco de la 16-a jarcento. En 1717 la longa halo pligrandigitis kaj ricevis duonan groptegmenton. Kronogramo ĉe la suda vando de la ĥorejo trifoje montras en romiaj ciferoj la daton 1717. La ardeze tegmentitia turo komence estas kvadrata antaŭ evoluo je okangula sparjo. Sur ĝi roviĝas lanterno kun globa finiĝo. Teretaĝe de la turo estas la altarejo kiun supras bela kruconervura volbo.

Ĉirkaŭ al 1760-a jaro oni pentris en la kirko navo la galeriaj parpetoj bildon de reĝo Davido kaj de la apostoloj. De la sama tempo datumas kvar grandaj pentraĵoj sur la ligna barelvolbo. Ili bildigas la anunciacion, la naskiĝon de Jesuo, la adoradon de la saĝuloj la bapton de Jesuo. La ambonaltaro el la 18-a jarcento staras sur du lignaj kolonoj. Tabernaklo kun romp-arko baratas per krado.

Ankoraŭ ĉeestas malnova lavujo. Ĉe la norda muro altareja estas skulptita retablo de ĉ. 1500. En la kesto de la triptiko montras sin madono kun nimbo. Ŝin flankas du sanktaj episkopoj. En la navoj estas reliefe la apostoloj en du vicoj. Ĉe ties eksteraj flankoj estas bildoj de sanktuloj. Ĝis la 20-a jarcento pendis la altaro supere supre de la triumfarko kaj ĝiaj supraj anguloj estis sege forigitaj.

La orgeno kun 13 registroj sur du klavaroj kun pedalo kreitis en 1857 fare de la Holland-orgenfaristoj.[2]

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

51.00186910.105144