Malfermi la ĉefan menuon
Ekstero de la kirko.
Madono ĉe la preĝejo.

La Preĝejo Sankta Marteno estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto (Brühler Straße nr. 55).

Enhavo

HistorioRedakti

Verŝajne jam Sankta Bonifaco surloke trovis preĝejon, de kiu ne restis spuroj. Dum la 11-a jarcento ĝi estis unu el la tiamaj 25 paroĥaj preĝejoj, situanta "extra muros" (ekstere de la urbomuro de 1066). Sendube la franciskanoj, kiuj havis malsanulejon en la urboparto Brühl, uzis ĝin kiel hospitalan kirkon.

En 1265 ĝi estis unuafoje dokumente menciita kiel paroĥa preĝejo. Ekde 1311 ĝi estis dum pli ol 500 jaroj kaj paroĥa kaj monaĥeja preĝejo de la apuda klostro de la cistercianinoj, kiuj transloĝiĝis ĉi tien el la klostro Mariengarten antaŭ la Krämpfer-pordego. Ekde 1819 (sekulariĝo laŭ reĝa ordono de la 19-a de oktobro pro la konstruota Marteno-kazerno) ĝi estas simpla paroĥa preĝejo (hodiaŭ filio de la preĝejo Sankta Severo).

Priskribo de la konstruoRedakti

La plej malnova parto estas la sonorilturo (sonoriloj de 1419).

Post fajrego detruinta la klostron kaj la kirkon en 1472, finiĝis rekonstruo (nun en stilo malfrugotika) en 1483. Tion atestas la gotikaj fenestroj en la ĥorejo, la origina enirejo al la sakristio kaj la tabernaklo. Dum la Tridekjara milito la monaĥinoj estis forpelitaj fare de la Svedoj en 1632, kun elrabadoj kaj detruego. Kiam la cistercianinoj revenis en 1635 ili estis tiom malriĉaj ke rekonstruo eblis nur provizore.

Nur inter 1726-1736 fariĝis profesia restaŭrado de la ejoj. La rekonstruo de la preĝejo inter 1755-1758 tiam fariĝis jam laŭ la baroka stilo helpe de fondaĵo de la helpepiskopo Johann Friedrich von Lasser, kiu konsakris ĝin la 6-an de aŭgusto 1758.

Aspekto hodiaŭaRedakti

Malgraŭ kelkaj forigoj de barokaĵoj dum la 19-a jarcento, la preĝejo bone konservis sian barokan karakteron kun siaj portaloj, vitraĵoj, volbaĵo, bildo de la Anunciacio, la krucvojo laŭlonge la flankaj vandoj, la belega ambono.

Sur la galerio (iam la loko, de kiu la monaĥinoj sekvis la mesojn) estas orgeno farita de la stadtilma firmao Adam Eifert en 1874. Ĝi havas du klavarojn kaj 19 registrojn.

Intertempe estis restaŭritaj ankaŭ la restantaj eksaj monaĥejaj ejoj, kiuj nun estas loĝejoj privataj.

Uzo por nelatina ritoRedakti

Jam de multaj jaroj la turingia komunumo de la Ukraina Grek-Katolika Eklezio uzas la preĝejon por diservoj.

Eksteraj ligilojRedakti