Preĝejo Sankta Marteno (Laives)

La preĝejo Sankta Marteno estas malnova paroĥa preĝejo de la vilaĝo Laives en Burgonjo. Ĝi situas je 15 kilometroj sude de Chalon-sur-Saône. La konstruaĵo kronas monteton, kiu estas la komenca parto de la montaro en la makona regiono. Ĝi estas lumigita preskaŭ ĉiuvespere ekde 1972. Oni nomas ĝin la lumturo de suda Burgonjo.

Preĝejo Sankta Marteno
Église Saint-Martin de Laives
Preĝejo Sankta Marteno
Preĝejo Sankta Marteno
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Francio
Municipo Laives

Geografia situo

46° 38′ 41″ N, 4° 50′ 48″ O (mapo)46.6447222222224.8466666666667Koordinatoj: 46° 38′ 41″ N, 4° 50′ 48″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Romanika
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ŝtono
Mapo
Preĝejo Sankta Marteno (Laives) (Francio)
Preĝejo Sankta Marteno (Laives) (Francio)
DEC

Map

Ligiloj
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo Sankta Marteno
vdr

Historio redakti

Antaŭ la konstruo redakti

Prahistoriaj restaĵoj, malkovritaj ĉirkaŭ 1876, supozigas, ke antikvaj triboj fuĝis al tiu monteto inter la riveroj Saône, Grosne kaj Grison. La keltoj starigis tie siajn opidumojn (Cuny kaj Sankta Marteno). Geobiologoj asertas, ke druida templo staris en la loko, kie situas nun la preĝejo.

Ŝajnas ke romia templo dediĉita al Merkuro anstataŭis druidan templon. En la 4-a jarcento, sankta Marteno - aŭ liaj adeptoj - faligis la paganan templon kaj anstataŭis ĝin per preĝejo dediĉita al Sankta Marteno. En la 9-a jarcento, kelkaj skribaĵoj uzis la nomon Sanctus Martinus in monte, Villa Montes kaj aliaj Ecclesia Sancti Martini in monte aŭ simple Mons (la monto).

De la konstruo ĝis la franca revolucio redakti

Dum la 11-a jarcento (1050-1080?) estis konstruita la aktuala romanika preĝejo. Saint Martin de Laives situas sur la "Monaĥa vojo", krestovojo, neniam inundita, kiu ligas la Abatejon La Ferté al la Abatejo Cluny. La unua vilaĝo malaperis ekde mezo de la 12-a jarcento, aŭ pli certe, meze de la 14-a jarcento okaze de gravaj epidemioj de pesto. Pli ol duono de la loĝantoj mortis. Tiuj, kiuj ne forpasis, subeniris al la valo, proksimigante sin al akvofontoj. Nur tiu preĝejo kaj ĝia benedikta kampara priorejo, kiu dependis de Sankta Petro en Chalon-sur-Saône, daŭre staris pinte de la monteto.

Je la 15-a jarcento, benediktanoj forlasis la priorejon. Ŝajnas ke antaŭ la 15-a jarcento sudokcidente ekzistis malnova pastro-loĝejo rande de la tombejo. Ĝi estis ligita al la preĝejo per subtera koridoro, kiu havis finon rekte sub la altaro.

Dum la periodo de la Renesanco, du kapeloj estis konstruitaj, unu norde, la alia sude. Sakristio estis konstruita apud la norda kapelo; estas ankoraŭ videblaj lav-baseneto kaj kameno (tre komfortaj por tiu epoko). Sed ofte abatoj rifuzis loĝi tie, pro malsekureco en tiu izola loko: ŝtelistoj, religiaj militoj, senhaŭtigistoj, tortur-rabistoj (kiuj laŭdire brulvarmigis plandojn de la viktimoj, por ke tiuj ĉi konfesu, kie estas kaŝitaj la monŝparaĵoj). Ili preferis tranoktadi en domo ĉe la vilaĝo.

De la franca revolucio ĝis nun redakti

Dum la revolucio la preĝejo iĝis « templo de Racio ».

En 1793, la revoluciuloj volis preni la sonorilojn, sed virinoj de Laives kontraŭstaris. Poste, du sonoriloj estis fanditaj, alia estis aĉetita de la komunumo Sankta Marcelo proksime de Chalon, la lasta estis malsuprenigita en 1831 por esti metita en la preĝejon de la nova vilaĝo. Samepoke, la Granda Kristo (ligna krucifikso) farita dum la 15-a jarcento, la komunio-krado, la katedro, statuoj kaj pentraĵoj estis same translokigitaj en tiun pregeĵon.

En 1834, urba konsilantaro decidis konstruadon de nova preĝejo en la valovilaĝo.

Oni ne plu enterigis homojn en la tombejon de la Monto post 1836. Forlasita, la monumento utilis kiel rifuĝejo por paŝtistoj kaj petolaj infanoj, malgraŭ ĝia klasado inter Historiaj Monumentoj en 1905[1]; dum la Milito de 1914-1918, soldatoj loĝis tie. En 1944, la preĝejo troviĝis meze de la batalo por la liberigo de Sennecey-le-Grand.

En 1972, la turismoficejo de Sennecey-le-Grand konsciiĝis pri la valoro de la monumento; asocio estis kreita en 1976.

Priskribo de la konstruo redakti

Ĝenerala aspekto redakti

 
Plano de la preĝejo

Laŭ tradicio, la ĥorejo de la preĝejo estas direktita al oriento; al okcidento sin turnas la enirejo.

La enirpordo ne estas originala: ĝi estis malfermita, dum estis alfiksita porĉo al la fasado. Ankoraŭ videblas partoj de la fundamentoj, kaj surgrunde la situo de muroj (8 m per 12 m).

La fenestro supre estis traborita en la 16-a jarcento, kun ekstere samtempa forigado de la lombardstilaj arkoj, kiuj ankoraŭ ekzistas sur la flankoj de la konstruaĵo. La bazilikeca plano, la duoncirklaj arkoj kaj la foresto de grava transepto permesas klasifiki tiun arkitekturon en la romaniko de la 11-a jarcento.

Preĝejoj kun tri navoj ofte estis la farmaniero de la monaĥoj, kiuj instaladis priorejon. Tiel estas en Laives. En la preĝejoj de la diocezo de Chalon, la flankaj navoj kutime havas nervurajn volbojn sur subtenantaj arkoj. Ankaŭ en Sankta Marteno tiel estas.

En la maldekstra flanka navo, la unua fenestro estas la sola romanika, ĝi estas malgranda kaj oblikve larĝigita al la interno. Aliaj, poste pligrandigitaj, ne estas lokitaj en la centro de la navo-partoj. En la dekstra flanka navo, videblas malnovaj fenestroj obstrukcitaj. La lokoj de du romanikaj pordoj estas bone videblaj dekstre kaj maldekstre; alimaniere dirite, sude kaj norde. Dekstre de la enirejo, la baptujo estas okangula kuvo (la cifero ok estas romanika simbolo de "renaskiĝo" kaj "eterneco") sen iu ajn ornamaĵo.

Supre videblas rondaj truoj en la volboj de la kupolo kaj de la navo. En tiuj truoj estas ceramikaĵoj, ili estas resonad-potoj enigitaj en la masonaĵo: tiuj potoj ebligas esceptan akustikon. Ĉi tiu rimarkinda tekniko aperis ekde la konstruaĵo de la preĝejo, kiu estas naŭcent-jara[2].

Ekstere estis la tombejo, kiu iam ĉirkaŭis la preĝejon. Forpasintaj kristanoj estas orientitaj al la altaro, tomboj de pastroj estas orientitaj al okcidento. La kruco de pastro Demaizière, starigita en 1647, estis detruita pro veter-damaĝoj, sed la tombo de Pierre Meaux depost 1644 ankoraŭ estas tie, inter multaj aliaj.

Sude, kontraŭ la muroj de la preĝejo, la restaĵoj de malnova priorejo estas videblaj: kamenoj, ŝrankoj kaj pordo ebligante eniri la preĝejon.

Konstrua materialo redakti

La interno de la pilieroj estas miksaĵo de ŝtonetoj enkorpigitaj en mortero. La preĝejo estas farita el malregulaj ŝtonoj, tranĉitaj pere de martelo, ligitaj per dikaj juntoj el mortero, same kiel ĉe la vilaĝaj domoj. La anguloj, la fasado, la kontraŭfortoj estas faritaj el tranĉitaj ŝtonegoj. Kalkoŝmiraĵo, iomete rozkolora pro sablo, kovris la murojn kaj eĉ la randojn de la arkoj.

La tegmento estas el lafoj[noto 1], laŭ regiona kutimo, kaj ripozas sen ĉarpentado sur la volboflankoj. Unu sola du-dekliva tegmento kovras ambaŭ navon kaj flankajn navojn. Ĝia pezo estas grandega: 700 kg/m², kaj donas al la konstruaĵo eksteran masivan aspekton, des pli masiva pro la kontraŭfortoj.

En la 18-a jarcento, por renovigi la malnovan konstruaĵon estis uzita gipsoŝirmaĵo, kaj brika kornico estis instalita sub la centra volbo. Tiu lepra ŝirmaĵo estos forigita, same kiel ĝi estas jam forigita en la renovigita areo (la sonorilturo kaj la ĥorejo).

Navoj redakti

 
Navo lumigata de kupolo

La romanika parto de la monumento konsistas el centra aleo, la navo, duoncirkle volbita kaj apogita sur du flankaj navoj, finiĝantaj per du absidetoj, unu kvaronsfera, la alia kvadrata kaj ogive volbita ĉar plibonigita dum la 15-a jarcento.

La navo estas 18,30 metrojn longa, kaj 3,95 metrojn larĝa inter la pilieroj. Origine volbita per brikoj, ĝi estis rekonstruita per ŝtonoj en 1553 kaj fidele rekonstruita en la 18-a jarcento.

La volboj ripozas sur du vicoj de po tri pilieroj kunigitaj per arkoj de egala grandeco. Tiuj pilieroj, masivaj kaj krucformaj, estas sen ornamaĵoj, sen kornicoj, sen kapiteloj. Malgrandaj altaroj, simplaj slaboj kuŝantaj sur grandaj masonitaj kuboj, apogas sin kontraŭ tiuj pilieroj.

La slabo de la dua piliero dekstre estas antikva tombo de la 12-a jarcento. Ĝi estis la altaro de Sankta Anna. La lasta altaro, dekstre, estis dediĉita al Sankta Fiakro[3].

Maldekstre, en la supro de la dua piliero, estas du blazonŝildoj subtenataj de anĝeloj; ili estis martel-difektitaj en 1793 (dum revolucio). La altaro ankoraŭ havas pentraĵo-spurojn; ĝi estis dediĉita al Sankta Marteno.

En la navo, la pavimo ie tie prezentas tomboŝtonojn, plejparte sennomajn, kelkajn gravuritajn: Maltan krucon, alian rande gravuritan: "Marie Goujon, eksa edzino de Robert". Tomboŝtono en la navo estas tiu de la familio Dureau, "kiuj pro pesto forpasis ĉirkaŭ la Festo de Ĉiuj Sanktuloj" en 1586.

Navokruciĝo kaj sonorilturo redakti

Super la navokruciĝo estas kupolo apogita sur volbaj pontetoj[noto 2]. La kupolo estas apogita norde kaj sude sur arkoj kiuj mallarĝigas tiun parton, reduktante ĝin al kvadrato.

Kvar romanikaj fenestroj kaj larĝa truo, farita por la sonoriloj, lumigas la kupolon.

Supre, nevidebla, dua simila kupolo subtenas la pinton de la sonorilturo. Aliro eblas nur per paŝado surtegmente. Unikaj en tiu ŝalona regiono, la sonorilturoj de Sankta Julieno en Sennecey kaj Sankta Marteno en Laives havas lafotegmentojn kun kvar deklivaĵoj, ne tre krutaj, rekte kuŝantaj sur kupolo apoganta sin sur volbaj pontetoj. Tiu ĉi estas la plej malnova tegmento-konstrumaniero de la regiono. La masonita turpinto, pli eleganta, verŝajne pli poste iĝis kutima fasono. Kvankam tiu sonorilturo estas nur 20 metrojn alta, ĝia situo sur monto grandigas ĝin kaj donas al ĝi monumentan aspekton. Sur ĉiu el ĝiaj kvar fasadoj, ekzistas tri malgrandaj romanikaj fenestroj kaj duobla fenestro almetita dum la Renesanco.

Supre de la duobla fenestro en la suda fasado, videblas blazono, kiu montras kvarpiedulon rigardantan arbon. Oni retrovas la saman, kun ties pentraĵo-restaĵoj, sur unu el la ornamaĵoj de la altaro dediĉita al Sankta Marteno.

Ĥorejo redakti

La ĥorejo, kiu finas la navon, ankaŭ estas kvaronsfera; ĝi estas duon-cirkla absido, kiu formas grandan ŝvelaĵon inter la absidoj de la flankaj navoj.

En ĥorejo dum la 15-a jarcento, granda gotika fenestrego anstataŭis tri malgrandajn romanikajn fenestretojn por enigi lumon.

La fundo de la absido, rondforma, estis ebenigita sed la gajnita aperturo ankoraŭ ne havas sufiĉan altecon. Tiu parto de la preĝejo estis ĵus renovigita. La ŝranko maldekstre, kiu en la pasinteco estis enmurigita, estas nun malobstrukcita. Ĝi estis uzita por la liturgiaj objektoj kaj paroĥo-registroj. Ankaŭ estis malobstrukcitaj la belaj niĉoj el konstru-ŝtonoj kaŝitaj per gipso en la 18-a jarcento. Du konsekrado-krucoj estas videblaj sur la muroj, kiuj antaŭe estis pentritaj. Oblikvaj aperturoj, hagioskopoj, ebligis ĉeesti diservon el la flankaj kapeloj.

Sub la planko de la ĥorejo estas malgranda kelo, restaĵo de la subtera koridoro. La maljunuloj de la vilaĝo memoras, ke ili eliris sub tilioj (en la korto antaŭe) post piedirado tra ŝtonĥaoso, kiu estis restaĵo de malnova paroĥo-domo.

Kapeloj redakti

 
La kapeloj ekstere. Kapelo Nia Sinjorino de Mizerikordo maldekstre
 
Virinobusto en kapelo Ĉiuj Sanktuloj

La kapelo Perchey finas la dekstran flankan navon de la preĝejo; la volbo estas kvaronsfer-forma kaj lumigata de ogiva fenestro. La granda slabo metita kiel ŝtupo en tiu kapelo certe estas la originala altaro de la ĥorejo. En 1596, Sinjoro Francis Parie, kapelestro, deziris esti entombigita ĉi tie. Lia tombo estas antaŭ la altaro.

La absideto, kiu finas la maldekstran flankan navon, estis transformita en la 15-a jarcento. Ogiva fenestro lumigas ĝin; la muroj estis kovritaj per freskoj, kies ŝpurojn oni divenas; en ili pluraj epokoj aperas. Tiu absideto estas la kapelo de Sankta Petro, en kiu du pastroj kaj kapelestro de Laives estis entombigitaj. En tiu kapelo troviĝas la enirejo al la sakristio.

La norda kapelo estas la Kapelo de Ĉiuj Sanktuloj, kiu estis fondita en 1476 de Jean Géliot, pastro de Couches (najbara vilaĝo) kiu originis de Laives.

La flamgotika arĥitekturo aperis en la Preĝejo Sankta Marteno okaze de la kreado de tiu lasta kapelo. La volbo estas pintarka, la randoj de la arkoj apogas sin sube sur elstarantaj skulptitaj ŝtonoj; unu prezentas frenezul-kapon, la alia virino-buston, la tria viron kun pastroĉapo; ĉiuj estis martel-damaĝitaj en 1793; la kvara, netuŝita, montras homon manĝantan vinberaron el branĉeto.

Dekstre de la altaro, inter du apogiloj, troviĝas baseneto por benita akvo. Jean Géliot estas enterigita meze de la kapelo. Li estas reprezentita, vestita de sacerdotaj vestoj, per gravuro sur la tombo. La volboŝlosilo montras benantan Kriston sur blua fono. La simboloj de la evangeliistoj estas skulptitaj sur la reliefo.

La suda kapelo estas la Kapelo Nia Sinjorino de Mizerikordo, kiu estis fondita en 1516 fare de notario, kiu apartenis al la familio de La Grange. Lia blazono, portita de anĝeloj kun etenditaj flugiloj, troviĝis sur la pordo kaj la apogiloj. Statuo de Pieco tre respektita estis alkroĉita supre de la altaro: restas ĝia triangula spuro en la muro, ĝi estis frakasita de la revoluciuloj. La notario kaj lia edzino ripozis sub la pavimo. La kapelo konservis kradon el ĉizita ŝtono. Interne, sur la pilieroj, rimarkeblas spuroj lasitaj de ŝtontranĉistoj. La volbo estas pintarka. La volboŝlosilo estas impresa: ĝi vidigas Kriston benantan per ambaŭ manoj. Sur blua fono punktita de oraj steloj, kvar objektoj aparte elstaras: la aglo de Sankta Johano, la virbovo de Sankta Luko, la leono de Sankta Marko, la homvizaĝa anĝelo de Sankta Mateo. Ĉiu figuro portas sur flagrubando la nomon de la evangeliisto, kiun ĝi simbolas.

Sakristio redakti

La preĝeja sakristio estas kvadrata ĉambro kun kameno, kun duoncirkla volbo, konstruita en la 15-a jarcento kaj parte detruita kaj rekonstruita.

Notoj redakti

  1. Lafo (laŭloka nomo): Ŝtona tabuleto, uzata kiel tegolo por kovri la tegmentojn.
  2. Volbaj pontetoj: tiuj volbaj pontetoj ebligis ligon de kvar-angula strukturo al ok-angula strukturo.

Referencoj redakti

  1. france [1]   Klasita MH (1905)
  2. france Akustika ceramikaĵo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Sankta Fiakro estas irlanddevena monaĥo, fondinto de monaĥejo apud Meaux, en la 7-a jarcento, kiu pli malfrue ekprenis lian nomon kaj fariĝis centro de renoma pilgrimado.

Eksteraj ligiloj redakti