Preĝejo Sankta Nikolao (Kővágótöttös)
La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Kővágótöttös (Hungario).
Preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kővágótöttös |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Pécs |
paroĥo | filio de Kővágószőlős |
Dato de konsekro | (post la restaŭrado) en 1983 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento. La unua mencio okazis en 1332. La vilaĝnomo ricevis sian nomon de la patrono Nikolao de Mira. Dum dominado de la turkoj la preĝejo iomete ruiniĝis. En fino de la turka erao (1687) la vilaĝo perdis esti paroĥo. En 1726 okazis la necesaj renovigaj laboroj, en 1780 ĝi estis barokigita, samtempe la absido estis pligrandigita kaj turo estis konstruita. Restaŭrado okazis inter 1980 – 1983, ekde tiam denove estas videblaj kelkaj partoj el la mezepoko. Renovigaj laboroj okazis inter 2000-2004. La orgeno estis farita en 1871, restaŭrita en 2011. Ekde 2005 estas aŭdebla la minista himno el la turo honore al la iamaj ministoj.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en la vilaĝo en malgranda parko. Dum la mezepoko ĉirkaŭ la kirko tombejo etendiĝis. La fasado estas simetria, meze la restaŭrita mezepoka enirejo estas videbla. La plej supre la kvadrata turo altiĝas kun cepa turpinto. Alia enirejo funkcias en flanko de la navo. La sanktejo estas duonronda, apude sakristio etendiĝas. La absido estas same larĝa, ol la navo, sed iomete malpli alta. Interne la mebloj venis el la baroka erao, sed nuntempe jam estas videblaj plejparte pli novaj. La bildo pri Nikolao de Mira pendas sur la muro, krome menciindas barokaj lignaj skulptaĵoj pri Sankta Antonio de Padovo kaj Sankta Francisko el Asizo.
Aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2021-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [1][rompita ligilo]