Preĝejo Sankta Nikolao (Melchendorf)

La Preĝejo de Sankta Nikolao estas katolika preĝejo paroĥa en la erfurta urboparto Melchendorf.

Preĝejo en urboparto de Erfurto: vilaĝo ĉirkaŭita de loĝdomaj blokoj

Historio redakti

Jam ekde la 13-a jc. ekzistis surloke vilaĝa kirko, pri kio oni jam ne scias ion. Ne malantaŭe ol 1318 la vilaĝo estis memstara paroĥo.

Antaŭa kirko konstruitis ekde 1715, kiun oni pro sekurecaj kialoj malkonstruis je la fino de la 19-a jc. En 1899 ĝin anstataŭigis novbarokstila konstruo. Ĝi uzis la fundamentajn murojn de la antaŭa kirko kaj inkludis la restintan sonorilturon.

En 1945 la kirko estis damaĝita pro bombardo, tiel ke la malnova kampanilo devis esti malkonstruita. Ĝin oni anstataŭigis per simpla firstotureto. La renovigaj laboroj daŭris ĝis 1948.

Ekde 1980 estis konstruita ĉirkaŭ la vilaĝo multaj domoj loĝblokaj. Tio ŝanĝis ankaŭ la animzorgadajn defiojn.

Eksteraj ligiloj redakti