Preĝejo Sankta Nikolao (Olaszfa)

La preĝejo episkopo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Olaszfa (Hungario).

Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Olaszfa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Vasvár
paroĥo zorganta paroĥo en Győrvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri tiu ĉi kirko okazis en 1258, laŭ alia informo en 1340. La turkoj detruis la kirkon depost 1548. La preĝejo estis rekonstruita laŭ baroko en 1797. La orgeno estis farita en 1882. En 2012 la preĝejo kaj interne kaj ekstere renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola sur malalta monteto apud la tombejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas okangula piramido. La navo finiĝas en duonronda absido, kiu estas apogita per pilieroj. Sakristio aliĝas al la absido kun aparta enirejo. Interne la predikejo, altaro, mebloj estis faritaj en la 18-a jarcento.

Fontoj redakti