Preĝejo Sankta Nikolao (Pásztori)

La preĝejo episkopo Sankta Nikolao estas romkatolika, sola historia monumento en Hungario, en vilaĝo Pásztori.

Preĝejo Sankta Nikolao
Preĝejo Sankta Nikolao en Pásztori
Preĝejo Sankta Nikolao en Pásztori
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pásztori
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Csorna
paroĥo en Rábapordány
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi baroka kirko estis konstruita en la dua duono de la 18-a jarcento, tamen ĝi havas mezepokan gotikan devenon. En la sekvantaj jarcentoj la kirko estis kelkfoje trakonstruita kaj renovigita. La lasta renoviĝo okazis interne en la 1990-aj jaroj, ekstere en la sekvanta jardeko.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en vojinsulo, sed ĉe la fasado ankaŭ kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo. La navo finiĝas en plurlatera absido, ankaŭ sakristio aliĝas al la navofino. La absido havas apogpilierojn. Interne la predikejo kaj la altara bildo estis faritaj ĉirkaŭ 1780.

Fontoj redakti