Preĝejo Sankta Nikolao (Sárvár)

La paroĥa preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sárvár, en kvartalo Sár, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1912.

Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Sárvár
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Sárvár
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (la turo), poste novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kirko estis konstruita supozeble en la 14-a aŭ 15-a jarcentoj, la unua mencio okazis en 1454, sed jam tiam ĝi estis malnova kirko. En 1556 en la preĝejo aŭ en la apuda tombejo estis entombigita Sebestyén Tinódi. La preĝejo estis trakonstruitaj en 1830 kaj 1868. En 1933 signifa en la 2000-aj jaroj la lasta renoviĝo okazis. La orgeno alvenis en 1936.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto laŭ trotuaroj de stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo estas prismoforma, kvarlatera kaj larĝa. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas apenaŭ pli larĝa, ol la turo. Interne la predikejo en 1859, la ĉefaltaro en 1861, la baptujo kaj kapeleto Lourdes en 1885 estis faritaj. Estas ankaŭ alia altaro Koro de Jesuo. La altara bildo pri Sankta Nikolao estis pentrita en la 1950-aj jaroj.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj redakti