Preĝejo Sankta Pio la 10-a (Schüttdorf)

La Preĝejo Sankta Pio la 10-a (germane: Pfarrkirche Schüttdorf) estas katolika paroĥa preĝejo en Schüttdorf (Zell am See), Aŭstrio. Ĝi finkonstruitis kaj konsekritis en la 1967-a jaro.

Pio-preĝejo en Schüttdorf
altaro ĉefa

Ĝeneralaĵoj redakti

Ĉar la enloĝantaro de Schüttdorf rapidege kreskis post la Dua mondmilito kaj plua kresko verŝajnis, oni decidis instali en tiu ĉi urboparto propran paroĥon kun paroĥa preĝejo.

La preĝejo redakti

Planis la preĝejon jam ekde la 1950-aj jaroj la loka arkitekto Fidelius Schmid, konstruo estis inter 1964-67. La konsekro okazis en la 28.10.1967 fare de Lia ĉefepiskopa moŝto Andreas Rohracher. Patrono de la preĝejo estas la sankta papo Pio la 10-a (festotago estas la 21-a de aŭgusto). La longeco estas de 38 m, la larĝeco de 18 m kaj la alteco de 15 m.

Interno redakti

Altarejo redakti

El betona vando, kiu reprezentas la teron, kreskas la tabernaklo bronza farita far la skulptisto Josef Zenzmaier. De li ankaŭ estas la altarbildo, reliefo el ligno. Meze ĝi montras la Lastan vespermanĝon, maldekstre Moseon kun la kolombo elsendita je la fino de la Diluvo kaj - laŭ la vortoj de la 42a psalmo - cervojn kiuj soifas je freŝa akvo. Dekstre videblas la kmencita oferado de Isaak.

Krucvojo redakti

En la jaroj 1977/78 la loka artistino Ruth Aichberg kreis la 14 krucvojajn staciojn kompletitigtajn per bildoj de la renkonto de Jesuo kun la Emausanoj kaj de la pentekosta miraklo. Ili faritis en malvarmaj emajlkoloroj sur kupro.

Fenestroj redakti

La preĝejaj vitraloj faritis en Schlierbach laŭ dezajno de la pentristo loka Richard Hirschbück.

Krucogrupo ĉe la maldekstra antaŭo redakti

Mario kaj Johano restis el golgota skulptaro el la 18-a jarcento kaj donacitis al la preĝejo; al ili lignoskulptitis en 1980/81 fare de Friedrich Past el Kirchberg am Walde la krucumita Savinto.

Kripo en la baptejo redakti

Ĉi tiu kripo nur alireblas dum advento kaj kristnaska tempo. Metie amatorantaj mesknaboj faris ĝin sub la gvidado de Helmut Gföllner en loka stilo, dume la stalo estas de Norbert Fankhauser.

Orgeno redakti

Ĝi estas elektronika orgeno de la marko Ahlborn C 26.

Interno de la Mario-kapelo redakti

La Mario-kapelo (sceno Mario survoje) entenas tabernaklon de Josef Zenzmaier, statuon de la Virgulino de Albin Moroder kaj krucifikson de Alfons Senoner.

Konkludo redakti

La paroĥa preĝejo en Schüttdorf estas ekstere kiel interne moderna kaj malpompa konstruaĵo kiu pretas montri siajn kaŝitajn trezorojn al atente serĉantojn.

Fonto redakti

Informoj pri la preĝejo ĉe Salzburgwiki