Preĝejo Sankta Ripsime (Jalto)
La Preĝejo Sankta Ripsime (armene: Սուրբ Հռիփսիմե եկեղեցի, Surp Hripsime Jekegheci ), estas aktiva preĝejo apartenanta al la Armena Apostola Eklezio, situanta en Jalto sur la krimea duoninsulo kaj finita en 1917.[1] Ĝi estas modeligita laŭ samnoma preĝejo en Eĉmiadzin, Armenio. Fakte peco de tiu preĝejo, Monda Heredaĵo de Unesko, estis simbole uzata en la bazo de ĉi tiu preĝejo.
