Preĝejo Sankta Roĥo (Vieno)

Preĝejo Sankta Roĥo (germane Rochuskirche; plena nomo: germane Pfarrkirche St. Rochus und Sebastian) troviĝas en Landstraße de Vieno (Aŭstrio).

Preĝejo Sankta Roĥo
germane Rochuskirche
paroĥopreĝejomonaĥejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 9″ N, 16° 23′ 26″ O (mapo)48.202516.390555555556Koordinatoj: 48° 12′ 9″ N, 16° 23′ 26″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1642
Specifo
Mapo
Preĝejo Sankta Roĥo (Vieno) (Vieno)
Preĝejo Sankta Roĥo (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso 3. Bezirk, Landstrasser Hauptstrasse 54-56
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo Sankta Roĥo
Oficiala paĝaro www.rochuskirche.at
vdr

Sanktuloj redakti

La preĝejo estas dediĉita al du katolikaj sanktuloj — Roĥo kaj Sebastiano. La unua laŭ legendoj vivis en la 13-a14-a jarcentoj kaj famas ĉefe kiel kuracanto de pesto kaj aliaj infektaj malsanoj. Li mem estis trafita de pesto, kiu en mezepoko signifis mortkondamnon. Ĉiuj forlasis lin, sed lia hundo alportis al la mortanto panon kaj li resaniĝis. Ĝis nun francoj diras pri nedisigeblaj amikoj ke ili estas kiel “Sankta Roĥo kaj lia hundo”. Onidire lia portreto videblas sur la pestokolono[1].

La dua sanktulo, Sebastiano, laŭ legendo vivis en la 3a jarcento kaj estis mortigita laŭ ordono de la romia imperiestro Diokleciano. Oni pafis kontraŭ li per sagoj, sed tiuj ne vundis la sanktan homon, do oni devis ĵeti ŝtonojn por murdi lin[1].

Historio redakti

La preĝejo sur Landstraßer Hauptstraße estis konstruita en 1642 kiel la aŭgustenana monaĥeja preĝejo, surloke de la pli frua kapelo de Sankta Ruperto de Salcburgo. Dum la Dua ottomana sieĝo en 1683 ĝi estis plene detruita kaj poste restarigita jam en la baroka stilo. La fasado, dezajnita en 1718-1721 preskaŭ ne ŝanĝiĝis. En 1783 ĝi iĝis la paroĥa preĝejo kaj malfondo de la monaĥejo en 1812 firmigis tiun statuson. En 2000 la konstruaĵo estis plene restaŭrita[1].

Priskribo redakti

La altaro estas dediĉita al Filipo Neri, fondinto de la Kongregacio de la Oratorio, societo de apostola vivo, kanonizita en 1622, nur 27 jarojn post sia morto. Ĝi bildigas la plej gravan epizodon de la sanktula vivo — la tiel nomatan “personan Pentekoston”. Ĝi okazis en 1544, kiam la sanktuligota sacerdoto preĝis en katakombo de Sankta Sebastiano en Romo kaj eksentis ke fajra globo penetras lian buŝon kaj plenigas lin interne. Li traktis tion kiel signo, ke Sankta Spirito eniris lin, same kiel antaŭe ĝi eniris la apostolojn. Laŭ hagiografio post la morto de Filipo oni vidis, ke du liaj ripoj estis rompitaj, kio estis traktita kiel pruvo de la legendo, ja la grandiĝinta koro de la sanktulo ne havis sufiĉe da spaco ene de la modesta homa korpo[1].

En ornamita sanktejo estas eksponataj restaĵoj de Sankta Donatus. Sur la ligna kesto estas skribite Bonatus — same kiel en la eklezia dokumento[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.