Preĝejo Sankta Sarkis (Aŝtarako)

La preĝejo Sankta Sarkis (armene: սուրբ սարգիս եկեղեցի; prononcita Surb Sarkis) estas armena preĝejo situanta ĉe kanjono proksime de la urbo Aŝtarako en la provinco Aragacotno, Armenio. Ĝi situas en alloga punkto el kiu videblas la aliaj tri preĝejoj de la areo: Ciranavor, Spitakavor, kaj Karmravor. Iom pli for de ĉi tiuj religiaj konstruaĵoj troviĝas la preĝejo Sankta Mariane de Aŝtarako.

Sankta Sarkis en aŭgusto 2009