Preĝejo Sankta Spirito (Bükkszék)

La preĝejo Sankta Spirito estas katolika historia monumento en vilaĝo Bükkszék (Hungario).

Preĝejo Sankta Spirito
Preĝejo Sankta Spirito en Bükkszék
Preĝejo Sankta Spirito en Bükkszék
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bükkszék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Parád
paroĥo en Sirok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr
Tombejo, navo, sonorilostablo

Historio redakti

Tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la 12-a aŭ la 13-a jarcentoj. En la 15-a jarcento ĝi estis trakonstruita parte laŭ gotiko, ĉe la pordo estas legebla 1472. Dum dominado de turkoj la kirko ruiniĝis, poste inter 1747-1750 kaj en 1759 ĝi estis rekonstruita laŭ baroko, pli poste en 1851. Depost arkeologia esplorado plena restaŭrado okazis en 1960.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola sur malalta monteto ĉe la tombejo en rando de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la enirejo estas videbla. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas iomete malpli larĝa, ol la navo. La baroka sakristio aliĝas al la navofino. En flanko de la navo estas videbla enmurita pordo kaj romanika fenestro. Interne la altara bildo estis pentrita en 1943. Menciindas ligna skulptaĵo (ĉirkaŭ 1750). En 1999 oni metis 2 vitralojn en la sanktejon, kiuj prezentas Sanktan Maria-n kaj Elizabeton.

 
Sonorilostablo

Sonorilostablo redakti

La kirko neniam havis turon aŭ kampanilon, tial apude kuŝas kvarangula sonorilostablo el ligno.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Pentekosto.

Fontoj redakti