Preĝejo Sankta Stefano (Kisterenye)
La preĝejo martiro Sankta Stefano estas katolika historia monumento en Bátonyterenye (iam en Kisterenye).
Preĝejo Sankta Stefano | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo martiro Sankta Stefano
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bátonyterenye |
Geografia situo | 48° 0′ 29″ N, 19° 50′ 15″ O (mapo)48.00813719.8375Koordinatoj: 48° 0′ 29″ N, 19° 50′ 15″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Bátonyterenye |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 200 sidlokoj, 50 starlokoj |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa unua mencio pri kirko okazis en eklezia listo el 1332, sed estas alia mencio el 1280. En 1798 ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita, tamen restis partoj el la mezepoko. Alia fonto mencias similan laboron inter 1839-1844. La turo estis konstruita antaŭ ol 1822. La orgeno estis farita en 1948. En 1995 la kirko plene renoviĝis, tiam oni trovis mezepokajn fenestrojn.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola sur monteto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas kaj altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La absido estas trisegmenta kaj same larĝas, ol la navo. Sakristio aliĝas al la absido. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1956, la ĉefaltara bildo en 1962. Krom la ĉefaltaro estas ankaŭ du flankaj altaroj.