Preĝejo Sankta Triunuo (Erfurto)
La (kastela) Preĝejo Sankta Triunuo troviĝas en la urbokvartalo Molsdorf de la turingia ĉefurbo Erfurto.
Historio redakti
En la malsupra vilaĝo estis unue sur la loko de la nuna malnova tombejo kirko De Nia Kara Sinjorino, kiu jam je la komenco de la 17-a jarcento kadukiĝis. La komencon de la 18-a jarcento la Preĝejo Sankta Albano malkonstruitis kaj anstataŭitis per novkonstruaĵo de inter 1717-21, komisiite fare de la hanovra ĉefoficisto Otto Christoph Schulze. En 1720 ĝi nomitis laŭ Sankta Triunuo, okaze de festa diservo en la 20-a dimanĉo post la Triunuofesto.
De 1945-89 la kirko tre kadukiĝis kaj estis finfine savita nur fare de engaĝiĝintaj molsdorfanoj.
Priskribo redakti
La konstruaĵo konsistas el alta meza navo, du malaltaj flankaj navoj, unu kvadrata orienta turo kun krono, lanterno kaj duonronda absido oriente.
Bilda ciklo redakti
La pentrita ciklo de Hedwig Ruetz konsistas el ses grandaj olepentraĵoj, kopioj de freskoj de Fra Angelico. Ilin la artistino donacis al la preĝejo solene en la jaro 1934-a[1].
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Bildoj el la interno de la kirko[rompita ligilo]
- Hejmpaĝo de la Rondo de la amikoj de al Kastela preĝejo Arkivigite je 2013-11-26 per la retarkivo Wayback Machine