Preĝejo Sankta Triunuo (Miszla)

Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Miszla.

Preĝejo Sankta Triunuo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miszla
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
paroĥo en Pincehely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis konstruita romanika kirko en la mezepoko. Dum dominado de turkoj ĝi estis detruita. En 1754 oni konstruis novan barokan preĝejon, sed kelkaj partoj estis profititaj el la mezepokaj partoj. Renovigaj laboroj okazis en 1803 kaj 1860. La orgeno estis farita en 1901. Arkeologoj laboris ĉi tie en 1995.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ vojo en korto. En la korto troviĝas statuoj pri Sankta Floriano (1810) kaj Sankta Vendelo (1913). La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas plurlatera piramido. La absido estas duonronda kaj kontaktiĝas kun sakristio kaj moŝta kapelo.

Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo, tio estas la sekva dimanĉo post la pentekosta dimanĉo.

Fontoj redakti