Preĝejo Sankta Triunuo (Szombathely)

La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Szombathely, pli frue en vilaĝo Olad.

Preĝejo Sankta Triunuo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Szombathely
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 (origine)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ dokumento kirko de Olad estis konstruita en 1660. Ĝi estis longe filio. Pro la kadukiĝo pli nova (nun videbla) preĝejo estis konstruita en 1796. Ĝi akiris la paroĥan rangon en 1801. Interne pli nova galerio konstruiĝis en 1929 kune kun orgeno. Post 4 jaroj kapelo Sankta Tombo estis aldonita al la navo. La preĝejpo estis renovigita interne en 1998, ekstere en 2004, aparte la menciita kapelo kaj sakristio en 2008.

En la fruaj 1980-aj jaroj granda loĝkvartalo estis konstruita en la iama vilaĝo Olad. Post jaroj kapacito de tiu ĉi preĝejo ne sufiĉis, tial oni konstruis modernan preĝejon Dipatrino en la distanco 2 km.

Preĝejo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La interno estas alirebla tra la turo, kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Apud la konstruaĵo monumento pri falintoj dum la mondomilitoj estas videbla. Interne la ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Triunuon. Sur la plafono estas videbla fresko pri Sankta Maria. Sub la konstruaĵo kuŝas iama akvodukto de la romianoj. Ĝi estis pligrandigita kaj la loko estas urnotombejo.

Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj redakti