Preĝejo Sankta Urbano (Gyöngyös)

La preĝejo Sankta Urbano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Gyöngyös. (Memoru: Urbano estas patrono de vitistoj, Gyöngyös estas signifa vitkultura urbo!)

Preĝejo Sankta Urbano
Preĝejo Sankta Urbano en Gyöngyös
Preĝejo Sankta Urbano en Gyöngyös
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös
paroĥo ĉe Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko ĉi tie estis gotika kapelo (aŭ kirko?). Ĉirkaŭ 1650 ĝi estis pligrandigita, inter 1759-1766 trakonstruita laŭ baroko. Tiam oni konstruis ambaŭ turojn. Inter 1688-1773 la jezuitoj havis la kirkon. Fajrodamaĝoj okazis en 1752 kaj 1866. Renovigaj laboroj okazis en 1794, 1808, 1840, 1887 kaj 1917. Intertempe en 1867 la turoj estis plialtigitaj.

Preĝejo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de placo, sed antaŭ la kirko estas videbla kruco el 1827. La fasado estas simetria, en la flankaj anguloj po unu turoj altiĝas. La turopintoj estas piramidaj. Meze la enirejo troviĝas, pli supre estas malplena niĉo. La absido estas rektangula. Malgranda sakristio aliĝas al la konstruaĵo. La internaj instalaĵoj estis faritaj inter 1762-1768. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1762, la flankaltaraj bildoj en 1767.

Kermeso okazas en la 25-an de majo.

Fontoj redakti