Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Jakobo (Erfurto)

La Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Jakobo (ankaŭ: Preĝejo de la skotoj, germane: Schottenkirche) estas unu el la multnombraj preĝejej en la urbocentro de Erfurto (Schottenstraße nr. 11).

La Preĝejo de la skotoj en Erfurto, iama abateja kirko.
La ĉefa navo.

Historio redakti

Ĝi estas iama benediktana preĝejo. Donacinto estis en 1136 Walter von Gleisberg, kies tomba slabo videblas ene de la preĝejo. Ĝi montras la ministron, posedanto de la Kunitz-burgo, kaj lian edzinon.

La klostro estis filio de la abatejo de Sankta Jakobo en Regensburg, kies origino (misio fare de monaĥoj de la Britaj Insuloj) kromnomis la erfurtan monaĥejon Schottenkloster, t.e.: monaĥejo de la Skotoj. En 1200 la konstruoj estis finitaj. En 1472 granda incendio detruis partojn de la preĝejo, kiuj rekonstruiĝis laŭ la gotika stilo. Konata abato estis la kverelema Marianus Brockie. La monaĥejaj konstruaĵoj malkonstruitis en 1820, la kirko restis sen iu damaĝo.

En 1744 la preĝejo iĝis paroĥa por la komunumo de la Nikolao-kirko kies preĝejo detruitis per fajro. Ekde 2005 ĝi estas preĝejo filia de la paroĥa komunumo de Sankta Laŭrenco.

Priskribo redakti

La trinava baziliko estas romanikstila kun kelkaj gotikaj elementoj. La barokstila okcidenta fasado estis aldonita de 1720-29. En 1956 oni forigis la barokajn galeriojn ene de la preĝejo, malaltigante la plankon al la origina nivelo de la 12-a jc. Pro 900 jarojn daŭra altiĝo de la pavimo - tipe por malnovaj urboj - la planko estas je 1 metro malpli alta, kion atestas la ŝtupoj tuj malantaŭ la enirejo.

En 1964 iĝis rekonsekro, en 1971 estis instalitaj novaj vitraloj de Charles Crodel, similaj al ili en la katedralo.

Literaturo redakti

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet. Erfurt 2007.
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti