Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Baja)

Preĝejo de Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Baja.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
Preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Baja
Preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Baja
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Baja
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Dato de konsekro 1765
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 41 m
Larĝo 20 m
Alto 50 m (turo); 18 m (navo interne)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko konstruiĝis en tiu loko en 1728. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1742-1765. La turo estis plialtigita en 1791, la konstruaĵo estis pligrandigita en la 19-a jarcento. La benkoj estis faritaj en 1820. La preĝejo renoviĝis en la jaroj 1883, 1898, 1987. Ekde 1986 la orgeno funkcias elektronike.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ placo. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo. Pli supre la unusola kvadrata turo estas videbla. Sub la preĝejo oni trovis kriptojn en 1998.

Antaŭ la preĝejo troviĝas skulptaĵo pri Sankta Floriano kun germanlingva teksto. Kermeso okazas en 29-an de junio. Malofte ankaŭ germanlingvaj mesoj okazas.

Fontoj redakti