Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Szentendre)

romkatolika preĝejo en urbo Szentendre (Hungario)

La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en urbo Szentendre (Hungario). Ĝi estis iam serba ortodoksa preĝejo, nun la plej granda preĝejo de la urbo. (Loke ĝi estas konata Csiprovacska [ĉiprovaĉka], kiel misa transskribo de la origina serba nomo.)

Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szentendre
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szentendre
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Szentendre
Dato de konsekro 1796? ortodokse
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, sed partoj jam trakonstruiĝis
Konstruado
Specifo
Enhaveco ĉirkaŭ 1000 sidlokoj, 200 starlokoj
Alto 33 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ankaŭ depost fino de dominado de la turkoj en Hungarujo amase alvenis sudslavaj ortodoksaj rifuĝintoj ekzemple al Szentendre. Ili konstruis lignan kirkon, poste jam el ŝtono en 1751. Ekde 1856 la patronoj estis Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. En la sekva jarcento nombro de la sudslavoj malpliiĝis, ĉar ili hejmenvenis, precipe depost naskiĝo de Jugoslavio. La katolika eklezio aĉetis la jam superfluan kirkon dum la 2-a mondmilito. La ikonostazo estis portita al Prizren, aliaj instalaĵoj al la episkopa muzeo. La katolika eklezio renovigis ĝin en 1989, nova galerio konstruiĝis en 1997.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas en la urbocentro. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Enirejo estas ĉe la fasado kaj navo. Freskoj interne plene mankas.

Kermesoj okazas en la 24-an kaj 29-an de junio.

Fotoj pri la preĝejo
 
Flanka parto
 
Enirejo
 
Fasado



Fontoj redakti