Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Szenyér)
La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Szenyér (Hungario).
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Aerfoto pri preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szenyér
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szenyér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko-gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 20 m (plena) |
Larĝo | 9 m (navo) |
Ligiloj | |
Historio redakti
La kirko supozeble konstruiĝis proksimume en 1270, ĉar ĝi estas parte romanika, parte gotika. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis, poste en 1748 laŭ dokumento ankoraŭ ĝi estis ruina. Plenaj trakonstruo kaj renovigo okazis laŭ baroko en 1754. Inter 1972-1974 arkeologia esplorado kaj restaŭrado okazis. Laŭeble oni redonis la mezepokajn partojn.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en tombejo, tial proksime tomboj kaj domo por katafalkoj troviĝas. Ĉe la simpla navo turo mankas. En la fasado la iama baroka enirejo estas enmurita, la enirejo troviĝas en origina loko en flanko de la navo. La konstruaĵo havas kelkajn apogpilierojn. En fino de la navo oklatera absido troviĝas, al kiu malgranda sakristio aliĝas.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine