Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Füzesgyarmat)
Katolika preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Füzesgyarmat
La paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento en urbo Füzesgyarmat (Hungario).
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
paroĥopreĝejo • konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Füzesgyarmat |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Körösladány |
paroĥo | loke, tamen kiel zorganto en Körösladány |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Jam dum la mezepoko estis tie paroĥa kirko (menciita en 1332). En la 16-a jarcento la turkoj okupis ĝin kaj tiutempe la loĝantoj kalvinaniĝis. La nun videbla kirko estis konstruita en 1878, sed eklezie la katolika grupo estis nur filio de Szeghalom. La paroĥa rajto estis redonita en 1945. En 2001 la preĝejo estis deklarita historia monumento.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto. La fasado estas simetria, nur maldekstre kruco rompas la perfektan simetrion. Meze la turo altiĝas, la enirejo funkcias tra la turo. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La turpinto estas piramida. La absido estas duonronda.