Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Hajdúdorog)

Katolika kirko en Hajdúdorog

La paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento ekde 1997 en urbo Hajdúdorog (Hungario).

Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Hajdúdorog
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Hajdúdorog
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúdorog
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nagykálló
paroĥo loke, tamen kiel zorganto en Újfehértó
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Jam dum la mezepoko estis tie paroĥa kirko (menciita en 1332). Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj kalvinaniĝis. La nun videbla kirko estis konstruita en 1859 (kune kun la orgeno. Eklezie la katolika grupo apartenis al Hajdúnánás inter 1973-1980, al Kálmánháza (1980-1990), poste al Újfehértó. En 1997 la preĝejo estis deklarita historia monumento. Lastfoje en 2002 okazis renovigaj laboroj.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto inter arboj. Antaŭ la kirko ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria. Meze la kvadrata turo altiĝas, la enirejo funkcias tra la turo. Sur la fasado estas granda fenestro super la enirejo. Interne la benkoj escepte estas blankaj.

Fontoj redakti