Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Vizslás)
La preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Vizslás (Hungario).
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vizslás |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Bátonyterenye |
paroĥo | en Kazár |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | ŝtonoj kaj brikoj varie |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ arkeologoj tiu ĉi kirko estis konstruita laŭ gotiko dum la mezepoko. En 1680 la loka bienulo rekonstruigis ĝin, sed ĉefe la fundamento kaj kelkaj partoj restis originaj. En 1731 trakonstruo, en 1745 renovigo okazis. La turo estis konstruita en 1814, supozeble tiam konstruiĝis interne la galerio el ligno. La kirko plene renoviĝis en 2014.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sur monteto sola. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la svelta, kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida. Maldekstre ĉe la turo estas aparta malferma ŝtuparo al la galerio, nur tio rompas la simetrion. La enirejo funkcias tra la turo. La navo havas nur du fenestrojn en la dekstra flanko. La absido estas oklatera, al kiu sakristio aliĝas. La absido havas 4 apogpilierojn.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-02-15 per la retarkivo Wayback Machine