Preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (Zalaegerszeg)

La preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (hungare Szűz Mária Szeplőtelen Szíve) estas romkatolika moderna konstruaĵo en Hungario, en urbo Zalaegerszeg.

Preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaegerszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
Dato de konsekro 2004
Konsekrinto István Konkoly
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 20022004
Specifo
Enhaveco 400 sidlokoj, 300 starlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu ĉi urboparto de Zalaegerszeg oni komencis aranĝi mesojn ekde 1993 en la loka kulturcentro. La eklezio decidis konstrui novan kirkon jam pli frue en 1989, la municipo donacis senpage konvenan areon. La preĝejo estis konstruita en la fruaj 2000-aj jaroj, la unua liturgio okazis en fino de 2003. Tiutempe la eklezio proksime aĉetis domon, kiu iĝis paroĥo, pastra loĝejo kaj komuna ĉambro.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur tre malalta monteto en malgranda parko. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas kaj altiĝas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, sed ankaŭ flanke estas videblaj aliaj enirejoj. La kutimaj postaj preĝejopartoj (navo, absido, sakristio) estas malfacile identeblaj pro la moderneco. Alivorte la kirko estas komplika arkitekturaĵo. Interne altaro mankas, nur sur la blanka muro kruco reliefas. Anstataŭ la kutimaj benkoj estas seĝoj. Sub la preĝejo tombejo funkcias.

Kermeso okazas en festo de Senmakula Koro de Sankta Maria.

Fontoj redakti