Preĝejo Stefano la 1-a (Gyál)
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika moderna konstruaĵo en urbo Gyál (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gyál |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Örkény |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1983 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Dénes Perczel |
Konstruado | 1981–1983 |
Specifo | |
Enhaveco | 250 sidlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo Gyál la unua mencio pri kirko Sankta Georgo okazis en 1324. Dum dominado de la turkoj ĝi neniiĝis, eĉ la vilaĝo senhomiĝis. La baldaŭaj loĝantoj eklezie apartenis al Alsónémedi. Depost la 1-a mondmilito jam 2 kapeloj funkciis, kiuj plene detruiĝis en 1945. En 1948 oni aĉetis neuzitan halon kaj ĝi estis trakonstruita al preĝejo. En 1951 Gyál ricevis paroĥan rajton. Inter 1981-1983 la kirko estis malkonstruita, samtempe en la sama loko pli nova estis konstruita.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola ĉe stratangulo parte laŭ la trotuaro. La fasado estas plejparte simetria, meze la enirejo malfermas el la trotuaro kaj kondukas vojo inter muroj al enirejo de la kirko. La konstruaĵo konsistas el diversaj geometriaj formoj kaj donas impreson pri labirinto. La kirka enirejo funkcias tra la turo. Ankaŭ la turo estas eksterordinara, kiu konsistas el 2 edroj, parte malfermaj, eĉ la sonoriloj estas bone videblaj. La navo estas senregula plurlatero. Ene tuj estas videbla la malfermaj brakoj al la ĉielo de la resurektinta Kristo. Tio kondukas la rigardon al la ununura granda tegmentofenestro, poste al la ĉielo. Ne hazarde la nomo estas ankaŭ "Templo de Lumo".
Ankaŭ la grek-katolika eklezio uzas la kirkon, tamen pli ofte.