Preĝejo Stefano la 1-a (Hajdúböszörmény)

katolika kirko en Hajdúböszörmény

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en urbo Hajdúböszörmény (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúböszörmény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Debrecen
paroĥo loke
Dato de konsekro 1863
Arkitektura priskribo
Konstruado 18611863
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kirko (tiam dediĉita al Sankta Nikolao) en tiu loko ekzistis jam en 1332, sed tiutempe same estis ankaŭ aliaj kirkoj proksime. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ili estis grandparte detruitaj. En 1609 Gabrielo Báthori fondis urbon por hajdukoj, ili estis kalvinanoj kaj uzis la katolikan preĝejon. La sporadaj katolikoj apartenis al Újfehértó ĝis 1814, poste al Balmazújváros. La katolikoj ne povis reakiri la malnovan kirkon. En 1858 oni aĉetis areon kun domoj por kirko, lernejo kaj paroĥo. La preĝejo mem estis konstruita inter 1861-1863. La paroĥo estis establita en 1861, la orgeno estis kreita en 1865. La lastaj renovigaj laboroj okazis en 1994.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la fasado tuŝas la trotuaron. La fasado estas simetria, la enirejo situas meze, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas rektangula.

Kermeso okazas en 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti