Preĝejo Stefano la 1-a (Jánossomorja)

La preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Jánossomorja (ĝis 1970 en memstara vilaĝo Pusztasomorja).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jánossomorja
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Moson
paroĥo en la urbo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la iama vilaĝo "Gueztenche" estis menciita kirko en 1279. La turkoj okupis ĝin en 1594. Baldaŭ la loĝantoj luteraniĝis, en 1663 la luteranoj baris la katolikan reokupon. Tamen tio sukcesis en 1680, tamen en la sekvaj jaroj ambaŭ religioj uzis la kirkon. Inter 1713 kaj 1735 ĝi estis trakonstruita laŭ baroko. La altaro estis farita en 1768. La kirko estis renovigita inter 1787-1789. En 1848 la preĝejo ekstere, en 1868 interne renoviĝis. La nun videblaj altaroj estis faritaj en la frua 20-a jarcento. La orgeno estis kreita en 1894. Plenaj renovigaj laboroj okazis inter 1992-1998.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola inter trotuaroj, antaŭ la preĝejo ŝtona kruco staras el la 19-a jarcento. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La eniro povas esti tra la turo, super la enirejo estas pluvŝirmilo, pli supre fenestro kun liuta formo. Sur la fasado estas ankaŭ statuo pri Sankta Floriano en niĉo. La aliaj du niĉoj estas malplenaj. Sakristio kontaktiĝas kun la navo. Interne la ĉefaltara bildo prezentas reĝon Stefanon. Estas videbla ankaŭ ligna skulptaĵo pri Sankta Maria el la 18-a jarcento.

Fontoj redakti