Preĝejo Stefano la 1-a (Kalocsa)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika pilgrima preĝejo en urbo Kalocsa (Hungario).

Jezuita preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kalocsa
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kalocsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kalocsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa
Dato de konsekro 1860
Konsekrinto János Nehiba, vicepiskopo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Karl Rösner
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Alto 55 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko estis konstruita en tiu loko en 1804, la sekva (nun videbla), jam jezuita konstruiĝis en 1860. Post 2 jaroj la preĝejo iĝis pilgrimloko pri Koro de Jesuo. József Angster kreis la orgenon en 1877, ĝi estis trakonstruita en 1935, 1972 kaj 2011. La kirko estis renovigita en 1890, samtempe la vitraloj estis faritaj. La jezuitoj estis forigitaj en 1950.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la trotuaro kaj estas integrita al la najbaraj monaĥejo kaj gimnazio. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, kie 4 sonoriloj loĝas. La enireja pordo funkcias tra la turo, super la enirejo estas videbla granda fenestro similanta al la pordo. Post enpaŝo tuj estas videbla kapela niĉo kun skulptaĵo pri Piéta kaj pentraĵo. de:Franz Josef Dobiaschofsky pentris la originan ĉefaltaran bildon, kiu prezentis reĝon Stefanon dediĉanta la hungaran kronon al Sankta Maria. Ekde 1880 estas videbla alia bildo pri Koro de Jesuo. Bildojn de la flankaj altaroj same pentris Dobiaschofsky.

Monaĥejo redakti

La monaĥejo estas granda duetaĝa konstruaĵo kun interna korto inter 3 trotuaroj. Ĝi estis konstruita en pluraj periodoj.

Kermesoj okazas la 20-an de aŭgusto kaj en tago de Koro de Jesuo.

Fontoj redakti